Signifanto kaj signifato

La termino signifanto estas uzata en strukturisma lingvoscienco kaj en semiotiko por difini la materian aŭ preskaŭ materian komponaĵon de la lingva signo, kiu havas la celon indiki al la signifato (mensa reprezento aŭ koncepto, kiu respondas al tiu aŭda bildo).

Ankaŭ en la psikanaliza teorio de Jacques Lacan, laŭ kiu la nekonscio estas strukturita kiel lingvaĵo, la konceptoj signifanto kaj signifato plenumas centran rolon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne